Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La kanto

En la lulilo ploras infaneto,
kaj ĉe-lulile
la vartistino kantas, ĝis ekdormas
tiu trankvile.

Infan' ploranta de suferoj miaj
estas doloro,
mi verkas kantojn kaj ĝin endormigas
per kantsonoro.